Transkejo | |||||||||
| |||||||||
South African bantustan | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Mthatha
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Transkejo (signife la areo trans la Rivero Kejo), oficiale Respubliko de Transkejo (en Kosa lingvo iRiphabliki yeTranskei), estis Bantustano organizita por membroj de specifa etneco kaj teorie parlamenta demokratio en sudorienta regiono de Sud-Afriko. Ties ĉefurbo estis Mthatha, kutime literumata kiel 'Umtata' ĉe mapoj kaj en anglalingva materialo.[1]
Transkejo reprezentis gravan precedenton kaj historian referencpunkton por la sudafrika politiko de apartismo kaj "separata disvolviĝo" en kio estis la unua el kvar teritorioj deklaritaj sendependaj. Tra ties ekzisto ĝi restis internacie neagnoskata, diplomatie izolata, politike nestabila de facto unupartia ŝtato, kiu eĉ rompis rilatojn kun Sudafriko, la ununura ŝtato kiu agnoskis ĝin kiel politika ento. En 1994 ĝi estis reintegrita al ties granda najbaro kaj ekiĝis parto de Orienta Kablando.